Malkovru mondon de Esperanto!

Lingvo por ĉiuj

Unu el la ĉefaj avantaĝoj de Esperanto estas ĝia neŭtraleco. Ĝi apartenas al neniu lando, popolo aŭ organizo. Tio donas eblecon de egalrajta komunikado, sendepende de ekonomikaj, politikaj kaj kulturaj cirkonstancoj.
Lingvo estas bazo de civilizacioj. Kiam granda kaj forta nacia lingvo disvastiĝas al la aliaj landoj, ĝi portas kun si kulturon, ekonomikan kaj politikan ekspansion. Denaskaj parolantoj de tia lingvo aŭtomate havas avantaĝojn, kompare kun tiuj, kiuj estas devigataj lerni ĝin. Eĉ tiuj, kiuj bone regas fremdan lingvon tutegale staras je unu ŝtupo sube.
Neŭtraleco de Esperanto solvas tiun ĉi problemon. Ĝiaj parolantoj, sendepende de nacieco, sekso, religio kaj aĝo estas partoprenantoj de la egalrajta komunikado sen ajna lingva diskriminacio.

Esperanto