Malkovru mondon de Esperanto!

Riĉa historio

Esperanto estas lingvo kun riĉa historio. Ĝi estis kreita en 1887 kaj estas pli kaj pli uzata en la mondo. La unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1905. En 2015 okazis la 100-a. Okazigon de kongresoj interrompis nur la mondmilitoj...
L.L. Zamnehof lanĉis en 1887 projekton de internacia lingvo. Ĝia gramatiko estis publikigita en la unua lernolibro de Esperanto, kiun oni nomas “Unua Libro”. Ekde komenco de la XX jarcento Esperanto komencis aktive disvastiĝi en la mondo: kreiĝis multaj asocioj kaj kluboj. Dum la unua Universala Kongreso estis akceptita Fundamento de Esperanto kaj jam en 1908 estis fondita Universala Esperanto-Asocio.
Ĉirkaŭ kaj dum la Dua Mondmilito Esperanto-movado malaktiviĝis, ĉefe pro malpermesoj kaj partopreno en milito de la landoj, kie koncentriĝis granda parto da aktivaj esperantistoj. Movado komencis signife reviviĝi nur en mezo de la 1950-j jaroj kaj en 1960-aj kvanto da lernantoj de Esperanto denove ekkreskis.

Esperanto