Malkovru mondon de Esperanto!

Pri la projekto

Aliĝu al la grupo de kunlaborantoj ĉe Facebook

Ĝenerala koncepto

Ĝis nun mankas bona t.n. “alteriĝa paĝo” (https://eo.wikipedia.org/wiki/Alteri%C4%9Da_pa%C4%9Do), kiu kurte informas pri Esperanto al ne esperantistoj.
Ni do kreu ĝin!
La projekto estu plene nekomerca kaj estu bazita sur la principoj de “Krea komunaĵo” (https://eo.wikipedia.org/wiki/Krea_Komuna%C4%B5o).

Celoj

Krei paĝaron, kiu donos kurtajn informojn kaj imagon pri Esperanto. Se oni demandas: “Kio estas Esperanto?” aŭ “Mi scias, ke Esperanto estas lingvo, sed mi volas scii iom pli” eblos doni ligilon al tiu ĉi paĝaro.

Enhavo kaj lingvoj

La retejo havu tre koncizan enhavon kaj ligilojn al la retejoj, kie oni tuj povas:
1. Eklerni Esperanton
2. Praktike uzi Esperanton

La retejo havu laŭeble multajn versiojn en diversaj lingvoj.

Rimedoj

Ni proponas por tio uzi domajnon Esperanto.Info. Estas taŭga nomo por tiaspeca retejo.
Kiel bazon eblas uzi la sekvan malneton:
(E-o) http://esperanto.info/?language=eo
(rusa) http://esperanto.info/?language=ru

Esperantistoj el diversaj landoj povos kunverki kurtajn bazajn tekstetojn pri Esperanto en Esperanto, kiujn poste eblas uzi, kiel bazon por la aliaj lingvoj.

Supozeblaj etapoj de la projekto

1. Instalo de la EMS-sistemo al Esperanto.Info (realigita)
2. Diskuto pri la aspekto kaj enhavo. Teknika testado, diskutoj. Optimumigado por la mobilaj iloj.
3. Komuna verkado/redaktado/diskutado de bazaj tekstetoj
4. Komuna tradukado al la naciaj lingvoj

Aliĝu al la grupo de kunlaborantoj ĉe Facebook

Undefined