Malkovru mondon de Esperanto!

Vojaĝu kun Esperanto

Esperantistoj estas preskaŭ en ĉiuj landoj de la mondo. Tio donas bonajn avantaĝojn por vojaĝi. Eblas partopreni diversspecajn Esperanto-renkontiĝojn, kiuj amase okazas tra la tuta mondo, viziti amikojn aŭ simple turismi.
Esperanto donas eblecon vojaĝi ne nur al la Esperanto-renkontiĝoj. En interesanta vin lando vi facile povas trovi esperantiston, kiu povos dum preparado de vojaĝo helpi trovi turismajn informojn, kompili invitleterojn, elekti konvenajn loĝlokon kaj transporteblecojn, rakonti pri kulturaj kaj aliaj specialaĵoj de la lando. Dum la vojaĝo mem esperantistoj povas helpi renkonti, ĉiĉeroni, okazigi klubkunvenon kaj diversnivele helpi dum restado en la lando. Por senkosta tranoktebleco ekzistas populara inter esperantistoj gastiga reto, kiu nomiĝas “Pasporta Servo”.
Antaŭ kaj post signifaj Esperanto-renkontiĝoj, ofte okazas karavanoj. Kadre de ili en la bonetosa kompanio vi povas viziti vidindaĵojn de laŭvojaj landoj. Tiaj eblecoj povas taŭgi ankaŭ por la ne spertaj vojaĝantoj.

Esperanto