Senpaga loĝado
Se vi parolas Esperanton, vi povas tranokti senpage ĉe multaj aliaj Esperantistoj ĉie en la mondo. La sekreto? La gastiga reto "Pasporta Servo". Tiu reto, kiu ekzistas ekde 1974, hodiaŭ ofertas senpagajn tranoktojn ĉe 1320 gastigantoj en 92 landoj.
La ideo simplas: parolantoj de Esperanto ŝatas la okazon lerni pri fremda kulturo aŭ dividi la sian, kaj ne ekzistas lingvaj barieroj inter ili. Do ne gravas se vi volas dorsosakumi tra Eŭropo aŭ sperti la veran Japanion ekzemple, havas senson kontakti la survojajn Esperantistojn kaj loĝi ĉe ili dum unu aŭ du noktoj. Via vojaĝado estos multe pli malmultekosta, pli konforta kaj pli interesa - Esperantistoj povos montri al vi lokojn, kiujn turistoj normale ne vidos kaj ili povas rakonti multe pli pri sia lando. En kelkaj lokoj, ekzemple Afriko, loĝado kun loka homo ankaŭ povas preventi ke vi faras danĝeran aŭ multekostan eraron. Vi vidos, vojaĝado per Esperanto estas tre malsama sperto ol vojaĝi kun turgrupo da homoj el via lando.
La reguloj:
- vi devas paroli Esperanton almenaŭ baznivele
- vi devas posedi la adreslibron de Pasporta Servo (gastigantoj ricevas ĝin senpage, aliaj povas aĉeti ĝin kontraŭ 5 Eŭroj)
- la gastigantoj mem decidas kiun ili akceptas kiel gasto kaj ili faras la regulojn, ekzemple kiom da homoj povas resti kun ili por kiom da tempo, kiom da tagoj antaŭ via planita alveno vi kontaktu ilin, ĉu ili donos al vi senpagan manĝadon aŭ ne, kaj tiel plu
Vi verŝajne povas konsenti ke la reguloj estas tre akcepteblaj. Do kial ne provi ĝin? Vi verŝajne neniam plu volos vojaĝi en alia maniero! Jen la retpaĝo.



