Enretaj kursoj por lerni/plibonigi sian konon de Esperanto

Kelkaj homoj, kiel ekzemple Leo Tolstoy, sukcese lernis Esperanton nur per lego de esperantaj tekstoj kun helpo de gramatiko kaj vortaro, sed la plejparto de homoj trovos ke estas pli komforta lerni Esperanton per normala kurso, kiu iom-post-iom enkondukas la gramatikon kaj vortojn.

Enretaj kursoj estas tre bona opcio se vi volas lerni Esperanton, ĉar ekzistas multege da bonaj retkursoj kaj ili ĉiuj estas senpagaj. Por la plejparto de kursoj ankaŭ haveblas senkostaj lingvohelpantoj (realaj homoj kiuj korektos viajn ekzercojn kaj respondos al viaj demandoj), kaj tio estas tute neordinara servo por retkursoj.

Jen recenzoj de la plej utilaj kursoj pri Esperanto (vi povas trovi aldonajn irante al alilingva traduko de ĉi tiu paĝo):

  • Generale, la plej bona porkomencanta kurso momente verŝajne estas Ana Pana, 8-leciona kurso kun sonoj, interaktivaj ekzercoj, senpagaj lingvohelpantoj ktp. Ĝi instruas iomete malmultaj vortoj en ĉiu leciono, sed vi povas trairi la lecionojn tre rapide kaj lerni pli da vortoj de originalaj materialoj aŭ de la kontinua kurso Ana Renkontas poste.
  • Vojaĝu kun Zam instruas Esperanton per frazoj kun tradukoj kaj malmultaj eksplikoj (simile al la metodo de Assimil).
  • Se vi kredas ke oni tute ne uzu sian denaskan lingvon dum lingvolernado, kiel infanoj kiuj lernas sian unuan lingvon, uzu la kurson Bildoj kaj demandoj.
  • For people who aren't fluent in any language besides English yet and who never heard of terms like "noun" and "adjective", there's a nice textbook online here. It teaches a good amount of vocabulary, but doesn't come with sounds or tutors. Be aware that this course was created many years ago, so some words or expressions taught are rather strange.
  • Kiam vi havas bazan scion de Esperanto, vi ankaŭ povas plonĝi en la lingvon legante rakontojn el la biblioteko de Lernu, esperantaj forumoj, babilejoj aŭ facila literaturo, kiel ekzemple Gerda Malaperistiu ĉi komikso. La uzo de eroj de la Lernu retpaĝaro havas la avantaĝon ke vi povos rapide serĉi vortojn en vortaro nur klikante sur ili.