Oftaj kritikoj pri Esperanto

Multaj homoj komence kritikemas, kiam ili aŭdas pri Esperanto. Sed la plejparto de la kritikoj ne havas solidan bazon, kiel vi povas legi sube.

Multaj lingvoj mortantas kaj homoj kreas novajn lingvojn... ĉu ne pli bonus provi konservi jam ekzistantajn lingvojn?

Fakte, plej multe da esperantistoj akute sentas la neceson konservi lingvan diversecon kaj kredas ke ili ja kontribuas al ĝi, ĉar Esperanto ne provas anstataŭigi lokajn lingvojn, malkiel la angla, franca, hispana, ĉina, ktp. kiuj estas disvastigitaj sen konsidero pri la bonfarto de lokaj lingvoj kaj kiuj okaze malpermesis la uzon de lokaj lingvoj. La celo de Esperanto estas iĝi ĉies DUA lingvo, lingvo kiun ĉiu lernas aldone al sia denaska lingvo, kaj poste homoj enkuraĝiĝas lerni pli da fremdlingvoj.

Se vi volas formi malpartian, informitan opinion pri kiel Esperanto rilatas al lingva diverseco, legu la anglalingvan artikolon Why Esperanto Suppresses Language Diversity kaj la kontraŭargumentan artikolon Kial Esperanto subtenas lingvon diversecon.

Esperanto ne funkciis, ĉu ne? La angla ankoraŭ estas la plej internacia lingvo.

Jes, momente multaj homoj estas lernantaj la anglan, ĝuste kiel ili estis lernantaj la latinon, la francan kaj la rusan antaŭe kaj ili eble estos lernantaj la ĉinan estonte. La plej riĉaj nacioj povas antaŭenigi siajn lingvojn tiel kaj eĉ pagigi grandajn sumojn por instruado de siaj lingvoj. Esperanto estas voluntula klopodo; ĝi ne havas la monon por reklami kompareble multe, do ĝi estas limigita plejparte al perbuŝa reklamado. Tamen ĝi persistis dum pli ol cent jaroj, ĝi havas pli da parolantoj ol malgrandaj naciaj lingvoj kiel ekzemple la estona kaj hodiaŭ ĝi estas en pli bona pozicio ol iam ajn antaŭ, ĉar la interreto multobligas la kvanton da homoj kiuj aŭdos pri ĝi kaj kiuj havos la ŝancon lerni ĝin.

Se la homaro povus ĉesi fortecludi pri kiuj lingvoj uziĝas kiel internaciaj lingvoj ekzemple por la renkontoj de la EU kaj UN, tiam Esperanto estus la logika elekto. Ĝi estas neŭtrala, ne ligita al iu ajn lando (kiu ĉagreniĝus aliajn landojn, vidu la rilato inter Francio kaj la angla) kaj se la celo estas ke ĉiuj homoj lernu ĝin kiel fremdlingvo, tiam ĝi definitive plej taŭgas, ĉar ĝi estis kreita ĝuste pro tiu celo.

La angla simple estas tro malfacila. En Ĉinio ekzistas milionoj da homoj kiuj tre ege klopodas lerni la anglan. Multaj jam studis la anglan dum pli ol dek jaroj kaj ankoraŭ ne povas fluete paroli ĝin; la plejparto de ĉinoj nur povas diri "Hello" kaj "How are you?". La situacio ne vere diferentas en Eŭropo. Freŝa studo montras ke la vasta plejmulto de germanoj ne komprenas la anglajn frazojn uzantajn en reklamado, malgraŭ ke ĉiuj devis lerni la anglan dum 6 aŭ 9 jaroj en altlernejo kaj la angla lingvo estas tre proksima al la germana, do estas unu el la plej facilaj lingvoj por germanoj. Vere nur la edukitaj elitoj havas la eblon komuniki kun homoj el fremdaj landoj, speciale en malriĉaj landoj. Tio maljustas.

Ĉu ni volas tro simplan lingvon? Mi parte ŝatas la malregulaĵojn de la hispana aŭ itala...

Vi estas freneza lingvemulo ;-) . Mi certegas ke normaluloj preferas kiel eble plej maldolora. Malregulaj verboj igas multajn homojn malkuragxigxi pri lernado de lingvoj, homoj normale ne sxatas ilin. Tamen Esperanto havas erojn kiujn lingvemuloj amos, ekzemple la afiksa sistemo kiu ebligas al vi esprimi vin tre kreative ecx kun malgranda vortaro.

Cxu ni ne kreu lingvon pli facilan ol Esperanto, ekzemple sen gramatikaj tempoj, pluralo, Akuzativo aux prepozicioj?

Lingvo sen gramatikaj tempoj aux pluralo estus tre natura por parolanto de la cxina, sed gxi estos fremdega por la granda plejparto de ceteraj. Se vi kutime uzas tempojn kaj pluralon, versxajne pli malfacilas lerni lingvon sen tiujn erojn ol lerni la ege simplajn regulojn kiujn Esperanto havas tiurilate. Ekzemple : la finajxo por pluralo cxiam estas –j, por nuna tempo estas –as, por futuro estas –os, por pasinteco estas –is (kaj ne ekzistas diversaj tipoj de pasintecaj tempoj el kiuj vi devus elekti).

Pri la Akuzativo: la vorto “Akuzativo” timigas tiujn kiuj lernis la germanan, latinon aux slavajn lingvojn, sed en Esperanto gxi ne estas timinda. En Esperanto, la finajxo por Akuzativo cxiam estas –n – ne gravas cxu vi parolas pri singularaj substantivoj, pluralaj substantivoj, adjektivoj aux ecx personaj pronomoj. Vi ne devos lerni iun ajn deklincion kaj vi ne devos lerni diversajn formojn por cxiu persona pronomo, kiel la angla « he – him » sed « she – her » (ne « shim »). Tiu ero de la angla fakte estas la relikta Akuzativo. Pro la manko de la Dativo en Esperanto, la decido cxu aux cxu ne aldoni la finajxon –n fakte nur estas la demando cxu tiu vorto estas objekto en la frazo aux ne.

La prepozicioj en Esperanto estas relative facilaj. Prepozicioj estas mallogika parto de cxiu lingvo : kial oni dirus « in the afternoon » sed « at night », « in June » sed « on Monday »… Cxiuj parolas pri tempero. Kaj cxiuj lingvoj dividas siajn prepoziciojn diverse, do ne ekzistas skemoj kiujn Esperanto povus kopii. Tial Zamenhof tre sagxe prenis nur la prepoziciojn kiujn lingvoj klare defines (ekzemple elektante preni “sur” anstataux “on” cxar “on” ankaux uzigxas por tempindikoj kaj “sur” estas malambigua) kaj poste li aplikis la regulon “po unu prepozicio por cxiu konteksto”. Do ekzistas unu prepozicio nur por la ilo per kiu vi faras ion, unu prepozicio por akompananto, kaj tiel plu. Esperanto tial havas pli da prepozicioj ol kelkaj aliaj lingvoj, sed ili estas pli logikaj kaj pli facilas lerni tion, kio estas logika.

Aldone al sia simpleco, kiujn avantagxojn havas Esperanto? Esperanto havas nur cxirkaux 2 milionoj da parolantoj, la hebrea havas cxirkaux 4 milionoj da denaskaj parolantoj.

Vi ne povas kompari Esperanton al la hebrea aux alia tia lingvo. Jes, Esperanto havas kompare malmulte da parolantoj (sed neniam estis popolnombrado do la kvantoj indikataj vagegas inter 100,000 kaj 10 milionoj ; la plejparto da fontoj indikas kelkaj milionoj). Sed la parolantoj estas disvastigataj en la tuta mondo. Estas avantagxo kaj malavantagxo : ne ekzistas lando en kiu vi povas certi ke la plejparto de homoj komprenos vin se vi parolas Esperanton (Brazilo versxajne plej proksimus al tiu ideo), sed vi povas trovi Esperanto-parolantojn cxie ajn kaj ili pretas bonvenigi vin en siaj hejmoj kaj montri al vi lokoj kiujn normalaj turistoj ne vidos, nur cxar vi parolas Esperanton. Se vi volas viziti Israelon, lernu la hebrean. Se vi volas viziti Japanion, lernu la japanan. Se vi volas viziti Brazilon, lernu la brazilan portugalan. Se vi volas viziti okcidentan Afrikon, lernu kelkdek lokajn lingvojn. Sed se vi interesigxas pri pli ol nur la kulturo de unu lando, se vi volas sperti multege da kulturojn, Esperanto donas al vi facilan aliron.

Cxu Esperanto ne estas tro euxropa? Ne estas justa por homoj en aliaj landoj.

Fakte la gramatiko de Esperanto ne estas euxropa kaj homoj cxie aprecios gxian logikon. Nur la vortaro konstruigxis el euxropaj lingvoj. Kaj tio ne estas malavantagxo sed avantagxo por cxiuj, cxar la plejparto de la homaro konas euxropan lingvon: ne nur homoj en norda kaj suda Ameriko kaj Auxstralio sed ankaux homoj en Afriko normale parolas almenaux unu euxropa lingvo. En Azio ne estas tiom da tiaj homoj kiel en aliaj lokoj, sed la lernado de euxropaj lingvoj ankaux tie tre popularas. Kaj la vortaro de Esperanto estas tre fleksebla, oni nur bezonas malmultajn vortradikojn. Ekzemple oni taksas ke 500 vortradikoj tute suficxas por esprimi cxion en Esperanto kaj la plejparto de la cetero estas sinonimoj de vortoj kiujn oni povus krei el tiuj radikoj.

Kaj kio estas la alternative? La plej justa lingvo prenus vortradikojn de cxiu lingvo en la mondo. En normalgranda vortaro, tiu signifus po cxirkaux du vortradikoj por cxiu lingvo kaj kverelado pri el kiuj lingvoj oni prenu vere oftaj vortoj kiel « kaj ». Supozante ke vi havas sxancon kompreni vortojn el 10 lingvoj cxar vi studis tiujn lingvojn aux ili havas pruntvortojn, tiu justa lingvo ankoraux estas 99% nekomprenebla al vi kaj cxiuj.