Esperanto - la plej facila kaj la plej riĉa

Esperanto estas kaj la plej facila kaj la plej riĉa lingvo en la mondo, la bazo de floranta internacia kulturo. Eblas trovi parolantojn de Esperanto en ĉiu lando en la mondo, de Francio al Japanio, de Islando al Ĉilio, kaj ili ĉiuj dividas siajn pensojn kaj literaturon kaj muzikon en Esperanto.
Mondo sen limoj, sen malamo
Esperanto estas parolata in Israelo same kiel en Irano, en Rusio kaj Ĉinio same kiel en Usono. Spertu afrikanan ĉantadon, brazilan dancadon, korean batalarton, germanan bieron kaj nepalan kuirarton, eble ĉiuj ĉe la sama renkontiĝo.
Spertu facilecon de komunikado trans lingvolimoj kiel vi neniam antaŭe spertis ĝin. Submergiĝu, partoprenu en la dividado de kulturoj. La diverseco de la mondo estas tuj ĉe vi.
Neniu lernaĉado plu!
Ne plu investu tri jarojn ĉe altlernejo provante lerni sufiĉe de la hispana por ke vi povu demandi pri la necesejo en Meksiko. Anstataŭe, investu tri monatojn por lerni Esperanton kaj vi jam povos esprimi multe pli (kaj en pli da landoj).
Esperanto estis specife desegnita por esti kiel eble plej facile lernebla, tiel ke ĉiu ĉie, eĉ sen talento por lingvolernado, povu komuniki libere kaj agrable, sen sento de mallerteco, ĝuste kiel en sia denaska lingvo. Se vi trovas ke malfacilas parkerigi malregulajn verbojn aŭ la sekson de substantivoj, Esperanto estas lingvo por vi, ĉar Esperanto forigis malutilajn malfacilaĵojn kiel tiuj. Sed ĝi ankaŭ multe faciligis la lernado de vortoj, ebligante vin esprimi pli per malpli da vortoj. Se vi lernas 500 esperantajn vortojn, estas la ekvivalento de havi 3000-vortan vortaron en la hispana.
Esperanto: la plej riĉa
Vidante la pruvon ke Esperanto estas nekredeble facila, kelkaj homoj kredas ke ĝi devas esti stultigita, ke ĝi ne povas esprimi kelkajn nuancojn, kiujn naturaj lingvoj povas esprimi. Sed fakte estas male: la samaj lingvopartoj, kiuj igas Esperanton facile lernebla, ankaŭ igas ĝin riĉa en esprimoj, esprimpova. En Esperanto, oni povas esprimi ĉion, kion oni povas esprimi en la angla, KAJ MULTE PLI.
Ne estas limo al la kvanto de konceptoj, kiuj estas nur unu vorto en Esperanto kaj longa ekspliko en la angla. Tial, Esperanto estas la elektita lingvo por multaj poetoj, kiuj verkas originale en Esperanto. Ekzistas pli ol 25 000 libroj en Esperanto, multaj regule-publikitaj ĵurnaloj kaj multaj diversaj muzikstiloj. Konsiderante ke Esperanto nur ekekzistis en 1887, tio eble estas la plej klara ekstera signo de kiel Esperanto fascinas ĉiun, kiu serioze volas lerni pri ĝi.
Bonvolu investi la tempon por lerni pri Esperanto. Ĉi tiu retpaĝaro provas respondi al ĉiuj viaj demandoj.



